Aleksandro Erjuĥin
El Vikipedio
Aleksandro ERJUĤIN estis rusa esperantisto, telegrafisto. Naskiĝis en 1901 en Ĥolmogori (norda Ruslando). Esperantisto de 1926. Tre aktiva propangandisto de Esperanto en Arĥangelsk. Gvidanto de internacia Esperanto-korespondado ĉe redakcio de tiea tagĵurnalo "Pravda Severa". Membro de CK SEU depost 1931. En 1932 aperigis rimarkindan ruslingvan broŝuron pri sperto de sia internacia Esperanto-korespondado.