Alena Klementová
El Vikipedio
Alena KLEMENTOVÁ (30.7.1932-21.12.2002)
Laboro por la ideo de internacia interkompreniĝo estis la ĉefa enhavo de ŝia vivo. Rememoros pri ŝi vico da lernantoj, kiujn ŝi instruis dum kursoj de la karlovara klubo kaj en kursoj de Somera Esperanta Tendaro en Lančov. Ekde la sepdekaj jaroj ŝi aktivis kiel eminenta lektorino de la skribaj kursoj de Esperanto. Ĉi laboron ŝi modeste plenumis ĝis la lasta momento malgraŭ grava malsano.
Alena Klementová apartenis ĉiam al kolonoj de la Esperanto-klubo en Karlovy Vary. Ŝi staris ĉe lulilo de ITREE (Internacia Turisma Renkontiĝo de Esperantistoj en Ercmontaro) en la jaroj 1979 ĝis 1991. Do dum 13 jaroj ŝi konatigis ĉeĥajn kaj eksterlandajn esperantistojn kun belaĵoj de ercmontara regiono. Ŝi faris ĉiĉeroninon ankaŭ dum internaciaj kongresoj en Karlovy Vary (ekz. dum la 1-a Ĉeĥa-Germana Esperanto Kon-greso en la jaro 1993 kaj dum la SAT-kongreso en la jaro 1999).
En la daŭro de jaroj ŝi preparis aron da turismaj informoj pri karlovara regiono. Ŝi kontinuigus la laboron malgraŭ severa sanstato. Ĉijare ŝi preparis la kolekton por publiki en la interreto. Hodiaŭ oni povas trovi menciitajn turismajn informojn en la interreta enciklopedio Vikipedio (pri Karlovy Vary).
-
- Miloš Bloudek, EK K. Vary
[redaktu] Verkoj
- Terkulturado kaj ĝia influo al bonstata vivomedio (En: AEST Žilina 1981)
- Karlovy Vary - tekstoj en ĉi tiu enciklopedio pri la urbo estas plejparte ŝia verko.