Amr Diab
El Vikipedio
Amr Diab, arabe: عمرو دياب naskiĝis je la 11-a de oktobro 1961 en Port Said (bûr sacîd), Egipto. Lia plena nomo estas Amr Abd Al-Bassit Abd Al-Aziz Diab. Amr Diab estas populara araba kantisto.
Lian unuan kanton sesjara Amr Diab kantis en la radio. Tio kanto estas nacia himno de Egipto. Guberniestro estis tiom impresigita de bela kantado de juna kantisto, ke li donacis al Amr gitaron. Poste Amr Diab ekstudis la fakultaton de muziko en la Kaira Akademio de Artoj, kiun li abiturientigis en la jaro 1986. Poste li gajnis grandegan popularecon kaj verkis multo da albumoj.
En la jaro 1996 la albumo "Nour El Ain" estis verkita kaj ĝi akiris enorman popularecon tramonde. Tia ĉi albumo estis la plej vendita albumo de araba kantisto. Venontjare li (1997) gajnis tri premiojn en la Ĉiujara Araba Festivalo por la plej bona video, plej bona kanto kaj kiel la plej bona artisto de la jaro. En la jaro 1996 li gajnis la Trian Platinan Premion (Triple Platinum Award) por la vendvolumeno de albumo "Nou El Ain" kaj li ankaŭ gajnis la Tutmondan Muzikan Premion (Worldwide Music Award) en Monako je la 6-a de majo 1998. Tia-ĉi evento montris, ke agado de tia araba artisto estis vere tutmonda, kompare kun aliaj arabaj kantistoj.
Tre populara kanto de Amr Diab estas "Tamally Maak", kia estis verkita je la 17-a de julio de jaro 2000 kaj kia akiris grandegan popularecon tramonde. La videoo por tia-ĉi kanto estis filmita en Ĉeĥa republiko kaj nomigita kiel la plej bona muzikvideoo de Amr Diab.