André Guerineau
El Vikipedio
André GUERINEAU (gerino), franco, subestro de radiofonia oficejo. Nask. 18 dec. 1896 en Bagneŭ (apud An-gers). Unua propagandisto en Hindo-ĉinujo, kie li estis la sola E-isto. En 1931, uzante favoran okazon (tramon-da vojaĝo de Lucien Peraire bicikle), li ek-disvastigis E-n, fondis plurajn grup-ojn, igis favoraj al E francajn aŭtori-tatojn de la Publika Instruado, kaj kreis en 1932 la Federacion de Hin-doĉinujo.