Andrea Absolonová
El Vikipedio
Andrea Absolonová (naskiĝinta la 26-an de decembro 1976 – mortinta la 9-an de decembro 2004) estis ĝis sia vundo en la jaro 1996 esperema ĉeĥa saltantino en akvon. Poste ŝi ĵetiĝis sur vojo de pornoaktorino, kie ŝi estis konata sub pseŭdonomo Lea De Mae.
[redaktu] Vivo
Andrea Absolonová estis kelkfoja majstrino de Ĉeĥio, tenantino de brona medalo el ĉampioneco de Eŭropo kaj ano de ĉeĥa olimpionika nacia teamo; ŝia disciplino estis salto el dekmetra turo. Rompo en ŝia kariero okazis post lezo de spino dum akcidento en trejnado dum Someraj olimpiaj ludoj en Atlanto en 1996. Post tiu ĉi vundiĝo Andrea komencis agadi sub arta nomo Lea De Mae en filmado de pornografia materialo.
[redaktu] Morto
En junio de 2004 estis ĉe ŝi diagnoziita rara formo de cerba kancero, al kiu ŝi subiĝis en aĝo de ne ĝisvivintaj 28 jaroj.
[redaktu] Filmografio
Kiel Lea Da Mae ŝi prezentiĝis en pli ol cent da pornografiaj filmoj, kelkaj el tiuj ĉi filmoj estis eldonitaj nur post ŝia morto.