Andrej Ĵdanov
El Vikipedio
Andrej Aleksandroviĉ Ĵdanov (ruse: Андрей Александрович Жданов) (naskiĝis 26-an de februaro 1896, Mariupol, nun en Ukrainio - mortis 31-an de aŭgusto 1948, Moskvo, nun en Rusio) estis soveta politikisto, unu el la gvidantoj de la Sovetunia Komunista partio kaj ĉefa apoganto de la dogma kulturpolitiko.
Li aliĝis al la bolŝevika partio en 1915. Post la oktobra revolucio de 1917, li rapide rangiĝis en la partio fine li iĝis politika gvidanto de Leningrado. Inter 1941 kaj 1944, li direktis la defendon de la urbo kontraŭ la atakantaj nazioj.
Li etsis strikta kunlaboranto de Iosif Stalin kaj iĝis membro de la Politika Komitato (1939); postmilite li direktis la kulturan vivon de la Sovetunio en ideo de ekstrema ideologia rigoro. Oni kreis per lia gvido la Kominformon (1947). Li mortis en 1948 inter nebulaj cirkonstancoj. Verŝajne malamikoj de Ĵdanov - Georgij Malenkov kaj Lavrentij Berija – iniciatis purigon en Leningrado (kondamnis pli ol 2000 homojn inter alie multajn kunlaborantojn de Ĵdanov).
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.