Antonín Eltschkner
El Vikipedio
Antonín ELTSCHKNER(elĉkner), estis ĉeĥa esperantisto, d-ro pri teologio, episkopo en Prago, titola episkopo de Zefirio. Naskiĝis en la 4-a de junio 1880 en Polička, mortis en 1961. Esperantisto de 1924. Prez. de Ligo de Katolikaj Esperantistoj en Ĉeĥio. Depost 1925 ano de Esperanta sekcio de l' "Katolika Konsilantaro".
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |