El Vikipedio
|
|
Citaĵo el Enciklopedio de Esperanto
|
|
|
Anton VOGT (fogt), germano, d-ro, bankisto. Nask. 13 jun. 1882 en Aschhausen. Volapükisto, 1897. E-isto de 1903; ano de la EG Berlin, 1907. Prop. parolado en Norda Bavarujo 1909; grupfondoj en Würzburg kaj Schweinfurt. Ano de EG Bamberg, 1912. Ano de EG Augsburg, 1917. Reorganizo de la Bavara E Ligo. Ano de EG Stuffgart 1920. Fariĝis estrarano de GEA. Reprezentis germanajn komercajn ĉambrojn dum la E-konferencoj en Venezia kaj Paris. Partoprenis multajn UK-jn. Unu el la gvidantoj de la reorganiza laboro: plano por la unuecigo 1928, poste longa batalo, prez. de la unuecigaj pritraktadoj kun fina sukceso, 1933. Verkis multajn artikolojn, prelegis dum la Someraj Univ-oj en Danzig kaj Köln pri ekonomiaj problemoj. |