Antonie Janaliková
El Vikipedio
Antonie JANALIKOVÁ, ĉeĥino, instruistino. Ŝi naskiĝis en 1874 en Holešov, mortis 1924. Ŝi propagandis pacifismon, Esperantismon, liberan penson, ktp. Dum la unua mondmilito ŝi estis arestita pro suspekto de nepatriota sinteno. Multe ŝi vojaĝis uzante Esperanton. Post ŝia morto por honorigi ŝian rememoron, oni eldonis broŝuron, kies kelkaj partoj propagandas Esperanton efikplene.