Apotekisto
El Vikipedio
Apotekisto estas persono, kiu studis la fakon farmacio, ofte en universitato kaj post sukcesa ekzameno ricevis ŝtatan aprobon por sia profesio. Poste li estas gvida persono en apoteko aŭ en la farmacia industrio. Apotekistoj estas la fakuloj pri medikamentoj kaj ties preparadoj. Por posedi propran apotekon oni devas esti en multaj landoj aprobita apotekisto.