Arie Leopold Moreau
El Vikipedio
Arie Leopold MOREAU (moro) (ps. Leo; Adepto), nederlandano, instruisto en Arnhem. Naskiĝis en la 6-a de majo 1888 en Doorn (Utrecht). 5 jarojn prezidanto de loka Esperanto-Grupo, poste sekretario. Aranĝis la 4-an Nederlandan E-Kongreson septembre 1929 en Arnhem. Organizis kaj gvidis Cseh-metodajn kursojn en Arnhem kaj en ĉirkaŭajo, instigis la sekcian estraron inviti eksterlandajn instruistojn. Fondis kaj gvidis la Nederlandan E-Rondon. Gvidis la internacian balon dum la 24-a UK 1932. Organizis la rondvojaĝon de V. Bleier sept.-okt. 1933 tra Nederlando. Artikoloj, gramatiko en la loka gazetaro. Mastro de la Esperanto-Domo en Arnhem.