Artistkolonio de Nagybánya
El Vikipedio
Artistkolonio de Nagybánya (nadjbanja) estas unu el la gravaj modernaj artistskoloj de Hungario fondita en Nagybánya en 1896. La fondintoj estis Simon Hollósy, RÉTI István, Thorma János, Iványi Grünwald Béla kaj Ferenczy Károly. Ĝi formiĝis el la liberskolo de Hollósy estigita en Munkeno, kies anoj ĉiusomere iris por pentri en Baia Mare. Post la foriro de Hollósy en 1902, la aliaj fondis liberskolon. En 1911 oni fondis la Asocion de Artistoj de Baia Mare. Post la Unua mondmilito de 1919 ĝis 1927 ĝi funkciis sub la direktado de THORMA János. La nombro de disciploj estis 1919 48 kaj 1927 112. Ankaŭ rumanaj lernantoj partoprenis ĝin el Bukareŝto, Iaşi, Chişinău. En 1927 oni refondis la skolon sub la nomo Belarta Skolo de Baia Mare kaj direktadis ĝin János Krizsán kaj Mikola András ĝis 1935, kiam la estraro de la urbo malestigis ĝin. Sándor Ziffer pentris tie de 1906, tie vivis de 1918 ĝis sia morto.
[redaktu] Bibliografio
- Réti István: A nagybányai művésztelep. 1954.
- Muradin Jenő: Nagybánya: A festőiskola művészei. Missionart Galéria, Miskolc, 1994.
- Muradin Jenő: A Ferenczy művészcsalád Erdélyben. Kriterion Könyvkiadó, Bukarest, 1981.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Pri la artistkolonio (angle)
- Arto en Hungario
- Nuntempa artkolektaĵo en Lăzarea
- Nomlisto de hungaraj artistoj en Rumanio
Kategorioj: Hungario | Pentrado | Artoj