New Immissions/Updates:
boundless - educate - edutalab - empatico - es-ebooks - es16 - fr16 - fsfiles - hesperian - solidaria - wikipediaforschools
- wikipediaforschoolses - wikipediaforschoolsfr - wikipediaforschoolspt - worldmap -

See also: Liber Liber - Libro Parlato - Liber Musica  - Manuzio -  Liber Liber ISO Files - Alphabetical Order - Multivolume ZIP Complete Archive - PDF Files - OGG Music Files -

PROJECT GUTENBERG HTML: Volume I - Volume II - Volume III - Volume IV - Volume V - Volume VI - Volume VII - Volume VIII - Volume IX

Ascolta ""Volevo solo fare un audiolibro"" su Spreaker.
CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Vikipedio:Artikoloj en Starto - Vikipedio

Vikipedio:Artikoloj en Starto

El Vikipedio

Temas fakte pri kvar artikoloj. En la unua (Kion povas nia asocio fari en la plej proksima jardeko?) mi klopodas klarigi al niaj membroj (pli ofte jam emerit-aĝaj), kiel grava estas interreto kaj kreo de Esperanto-medio en ĝi.

Poste sekvas artikolo pri Vikipedio mem, artikolo memoriganta datrevenon de la plej glora ĉeĥo, nome Komenio, kaj artikolo el Vikipedio pri Komenio, por ke la legantoj vidu, kiel Vikipedio aspektas.

Salutas
Mirek

(Noto de Chuck SMITH: Mi ne havas tempon formati ĉi tiun paĝon nun.)

STARTO 2/2002 (203)


paĝo 28

Kion nia asocio povas fari en la plej proksima jardeko?

Kompreneble, ni devas daŭrigi nian ĝisnunan agadon, sed ni klare sentas, ke tio ne sufiĉas, ke nun per la "klasikaj" labormetodoj ne eblas atingi pli, ja eĉ ne tiom, kiom atingis la generacio de Kamaryt, Pumpr, Šupichová, Kilian antaŭ duonjarcento. Necesas trovi novajn aldonajn vojojn.

Studantoj de fremdaj lingvoj kutime ne volas fariĝi propagandistoj nek instru-antoj, sed interesiĝas pri tio, kiel ili povos praktike apliki la lingvon post ĝia ellerno. Ili atendas ne nur facilan komu-nikadon kun eksterlandanoj, sed ankaŭ akiron de multaj utilaj informoj pri ĉio imagebla.

Esperantistoj eldonis dum la pasinta jarcento grandan kvanton de diversaj informiloj, ekzemple pri siaj landoj kaj urboj, sed tiuj jam antaŭ longe malaperis en arkivoj aŭ eĉ en paperkorboj. Nun eblas tiajn informojn instali en la inter-reto kaj disponigi ilin al la tuta mondo por ĉiam. Nia asocio kapablas enretigi tekstojn eĉ de tiuj membroj, kiuj mem ne havas aliron al interreto, nek komputilon.

Ni deziras allogi la junularon. Junaj homoj ĉiam pli prijuĝas gravecon de ĉio ajn laŭ reprezento en la interreto, kiu fakte fariĝas la sesa kontinento de nia planedo - kontinento, en kiu oni povas trovi ĉion: literaturon, popularan muzi-kon, veteron kun fotoj el satelitoj, elek-tronikajn vicpartojn, lernolibrojn de lingvoj, fotojn de popularaj personoj, informojn de registaroj, ministerioj, polico kaj sciencaj institutoj, enciklope-diojn, radioelsendojn, televidon, filmojn, ĵurnalojn, gazetojn, reprezenton de urboj, sortimenton de grandmagazenoj ktp.

Se tiuj informoj estos troveblaj ankaŭ en Esperanto, la signifo de la internacia lingvo kreskos. Se ne, la junularo inte-resiĝos sole pri la angla. La kalkulado estas simpla. Kaj ĉar ni kapablas tion fari, estas nia devo ne heziti.

Reprezento de nia lando. Unua, plej facila tasko estas, ke ĉiu landa asocio enretigos informojn pri sia lando (histo-rio, kulturo, scienco, sporto, urboj, vidindaĵoj, gloraj personoj). Turisto antaŭ ekvojaĝo vizitos la retan enciklopedion Vikipedio (vidu paĝojn 48-51) kaj trovos tie esperantlingve bezonatajn informojn pri la koncerna lando kaj urbo. Do ni klopodu, ke post dek jaroj ekzistu en la reto riĉa informaro pri nia ŝtato. Ĉiu el vi povas priskribi sian regionon, urbon, vilaĝon, famulojn, vidindaĵojn (se vi mem ne scias enretigi, nia sekcio de informadiko helpos).


Ĝenerala enciklopedio. La internacia lingvo ne rajtas resti sola kultura lingvo, kiu ne havas sian enciklopedion. En Vikipedio eblas enretigi ankaŭ informojn pri bestoj, maŝinoj, artoj, reĝoj, diversaj objektoj, simple pri ĉio, kio kutime troveblas en enciklopedioj. Ĉiu povas kontribui laŭ siaj hobioj kaj interesoj. Tute ne gravas, ke vi agos nesisteme, la enciklopedio mem ĉion sistemigos.


strana 39

Esperanta enciklopedio. La fama enci-klopedio pri Esperanto-movado aperis en 1935 en Budapeŝto, poste ĝia represo en 1986. Sed ekde 1935 realiĝis miloj da novaj faktoj, famiĝis novaj personoj, verkoj, asocioj kaj institutoj. Estas plej urĝa tempo aktualigi la enciklopedion. Plej facile kaj rapide - ĉiu landa asocio prilaboru sian movadon kaj enmetu en la komunan enciklopedion (denove Viki-pedio).

Vortprovizo. Kvankam oni multe plendas, ke la faka lingvo en Esperanto estas subevoluinta, tamen necesas kon-fesi, ke niaj esperantaj-nacilingvaj (kaj inversaj) vortaroj ankoraŭ ne prilaboris ĉiujn terminojn, kiuj jam en la mondo aperis. Niaj antaŭuloj ne havis kompu-tilojn, nek ŝancon publikigi ampleksajn vortarojn, tial ili eĉ ne penis la vort-provizon prilabori. Sekve ordinara espe-rantisto trovas en sia vortaro nur parton de Esperanto, dum la alia parto restas por li kaŝita, kvazaŭ ĝi ne ekzistus. Kom-putila prilaboro estas pli facila kaj reta publikigo preskaŭ senpaga. Senĉesa disvolvado de niaj vortaroj estas tute reala.

Literaturo. La eLibrejo kaj Virtuala Esperanto-Biblioteko jam nun liveras en la reto grandan kvanton de literaturaĵoj, originalaj kaj tradukitaj, kaj ĉiutage la oferto kreskas. Ankaŭ niaj verkoj tie aperas.

Nacilingvaj informoj pri Esperanto. Apud paperaj informiloj, kiujn oni ku-time enkorbigas aŭ netroveble enŝran-kigas, ekzistas facile troveblaj informaroj en la reto. Sufiĉas uzi kiel adreson la vorton esperanto kun punkto kaj ŝtata simbolo, kaj tuj antaŭ viaj okuloj aperos paĝo pri Esperanto-movado en tiu lando (www.esperanto.cz - Ĉeĥio, www.esperanto.sk - Slovakio, www.esperanto.de - Germanio ktp.). Informoj en la paĝo povas esti en Esperanto, nacia lingvo aŭ pluraj lingvoj (kutime la vizitanto povas elekti laŭ sia plaĉo). Dependas nur de ni mem, kiel ni prezentos nian lingvon kaj movadon antaŭ niaj samnacianoj. Tie povas esti prezentitaj niaj kluboj, nia literaturo, ankaŭ niaj eminentuloj, interlingvistiko ĝenerale, esperantologio speciale ktp.

Presa publikigo. Tekstojn, liveritajn al interreto, ni povas ankaŭ publikigi libroforme. La reto do estas kolektejo de materialoj, kiujn lerta redaktoro povas utiligi por klasikaj presaĵoj. La reto ne signifas rezignon pri la malnovaj labor-metodoj, sed ebligas konservon de iliaj rezultoj por la futuro, sistemigon kaj disponigon por la tuta mondo. Eĉ fotojn, filmojn, voĉojn eblas konservi kaj publikigi. Kio normale pasus aŭ restus kaŝita en libroŝrankoj, fariĝas daŭre atingebla same el Japanio aŭ Afriko kiel el ĉeĥa vilaĝeto.

Konkludo. Post kelkaj jaroj povas en la reto elkreski sistemo de esperantlingva informaro kaj kulturo, je kiuj povos sin apogi nia varbado. Miroslav Malovec


paĝo 48 Esperanta enciklopedio

Ekde novembro 2001 kreskas en la interreto esperantlingva enciklopedio Vikipedio (http://eo.wikipedia.com), kiu estas varianto de la retaj enciklo-pedioj Wikipedia en 22 aliaj lingvoj. Jam ĝi havas pli ol 1600 kaj ĉiutage kreskas. Kontribui povas ĉiu el vi per kiu ajn artikolo de enciklopedia karak-tero, ekzemple pri eminentaj personoj, pri urboj kaj iliaj memoraĵoj, pri hobioj, bestoj, floroj kaj aliaj temoj, kiuj taŭgas por ĝenerala enciklopedio. Esperanto ne rajtas resti sola kultura lingvo, al kiu mankas tia enciklopedio, se ĝi volas ludi internacian rolon.

Mi kontribuis per kelkaj niaj verkistoj (Komenio, Hašek, Havel, Èapek, Hrabal, Jirásek, Vanèura, Zeyer ktp.), per niaj esperantaj tradukistoj (Hro-mada, Koøínek, Lukáš, Pumpr) kaj per kelkaj niaj urboj (ekz. Karlovy Vary). Danki mi devas al s-ino Alena Kle-mentová, kiu sendis al mi multajn tekstojn, kiujn mi ankoraŭ ne sukcesis ĉiujn prilabori, sed paŝon post paŝo mi ilin enmetas en la enciklopedion. Mi volonte akceptos ankaŭ aliajn tekstojn (se eble, en elektronika formo, per elektronika poŝto aŭ sur diskedo). La artikoloj devas esti viaj propraj, ne tradukoj, ĉe kiuj ni povus konflikti kun la aŭtoraj rajtoj.

La enmeto estas relative facila. Sur ĉiu paĝo de la enciklopedio vi trovos malsupre substrekitan frazon Redaktu tekston de la paĝo. Kiam vi alklakos ĝin, la tuta teksto de la paĝo aperos en fenestro, en kiu vi povas fari ŝanĝojn kaj aldonojn. Sed ĉar ne estas ĝentile ŝanĝi fremdan tekston, estas rekomen-dinde nur aldonadi. Vi ekzemple volas aldoni artikolon pri nia komponisto Antonín Dvořák. Vi devas trovi unue la paĝon pri muziko kaj malfermi la fenestron. Antaŭ vi aperos difino de la muziko kaj muzikaj ĝenroj, sed poste estas ankaŭ loko kun nomoj de famaj komponistoj (Bach, Mozart ktp.). Al ili vi devas al-doni la nomon de nia kom-ponisto, sed sen supersignoj kaj la familian nomon per majuskloj, kaj enfermi ĝin per duoblaj kvadrataj krampoj [[Antonin DVORAK]]. Malsupre sub la fenestro alklaku Konservu kaj la fenestro fermiĝos. Inter la komponistoj aperos nomo Antonin DVORAK? kun sub-strekita demandsigno. Tio signifas, ke artikolo kun tia titolo ankoraŭ ne ekzistas en la enciklopedio.

Nun sufiĉas alklaki la demand-signon kaj aperos nova paĝo titotila Antonin DVORAK kaj kun malfermita fenestro, en kiun vi povas skribi vian tekston aŭ enmeti tekston antaŭ-preparitan.


________________________________ >strana 49

Uzu X-sistemon (ux, cx, sx, hx, jx, gx), la maŝino mem scias transformi ilin al ĉapelitaj literoj (kiam vi supre klakos al Uzu Unikodon). Inter alineoj vi povas ellasi linion, sed ĉiam ko-mencu de la maldekstra rando, ne uzu tabelilon, alie la teksto ne aperos bone. Antaŭ ol klaki Konservu estas bone klaki Antaŭrigardu por vidi, ĉu la teksto aperas tiel, kiel vi deziris. Nur poste klaku Konservu, la paĝo fer-miĝos kaj la komponisto peros substrekita, sen demandsigno: Antonin DVORAK.

Se vi volas, ke la ligo al Dvořák aperu ankaŭ sur la paĝo Kompleta listo de artikoloj, vi devas redakti ankaŭ tiun paĝon kaj enmeti tien [[Antonin DVORAK]]. La maŝino mem trovos, ke la artikolo jam ekzistas, kaj post fermo de la fenestro aŭtomate la nomon sub-strekos.

Kion vi ĉirkaŭos en la fenestro per tri apostrofoj ('''dika skribo'''), tio poste aperos kiel dika skribo, dum du apo-strofoj (''kursivo'') estas por kursivo. Ne forgesu ĉe ĉeĥaj personoj kaj urboj la vorton "ĉeĥa": ĉeĥa komponisto, ĉeĥa urbo aŭ Ostrava (Ĉeĥio).

Miroslav Malovec


410-a naskiĝdatreveno de Instruisto de Nacioj

La 28-an de marto 2002 pasis la 410-a naskiĝdatreveno de Komenio, kiu ĉiam emfazadis signifon de ekzemploj. Mi uzos artikolon pri li por demonstri al nesper-tuloj, kiel aspektas tekstoj en la interreto kaj konkrete en Vikipedio.

En la teksto vi povas vidi multajn vortojn substrekitaj - tio signifas, ke jam ekzistas pri ili artikolo en la enciklopedio (ekz. Ĉeĥio, 1592, 17-a jarcento, univer-sitatoj, protestantismo, Eŭropo, la latina, matematiko). Sufiĉas alklaki iun el tiuj vortoj kaj tuj antaŭ viaj okuloj fermiĝos la paĝo pri Komenio kaj malfermiĝos paĝo ekz. pri matematiko.

Sed estas tie ankaŭ multaj vortoj, kiujn sekvas substrekita demandsigno (ekz. Nivnice?, muzeo?, 1620?). Pri ĉi tiuj vortoj aŭ datoj ankoraŭ ne ekzistas artikolo en la enciklopedio, sed estus konvene ĝin verki. Se vi klakos al iu el la demandsignoj, malfermiĝos antaŭ vi malplena paĝo titolita laŭ la vorto antaŭ la demandsigno kaj vi povas enmeti la koncernan artikolon, ekz. pri la dato 1620. Poste tra la tuta enciklopedio ĉiuj mencioj pri la jaro 1620 aperos substrekitaj por montri, ke pri la dato jam ekzistas artikolo.

Miroslav Malovec


________________________________ paĝo 50

Johano Amoso KOMENIO

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Johano Amoso KOMENIO (ĉeĥe Jan Amos Komenský, latine Comenius, legu Komenius, 1592-1670) naskiĝis la [28-an de marto]? 1592 en urbeto Nivnice? apud urbo [Uherský Brod]? (Sudmoravia regiono, Ĉeĥio), mortis la [15-an de novembro]? 1670? en Amsterdamo? kaj estas entombigita en Narden?, kie troviĝas lia muzeo?. Elstara ĉeĥa filozofo?, fondinto de la moderna pedagogio? ("instruisto de la nacioj"), ĉefa reprezentanto de la ĉeĥa kulturo? en la 17-a jarcento. Post la studoj ĉe la universitatoj en Herborn? kaj Heidelberg? li vivis dum kelkaj jaroj en la moravia urbo Pøerov? (legu Prĵerov) kiel instruisto de la "Unuiĝo de Fratoj" (husana eklezio) kaj pli poste kiel pastoro en Fulnek?. Post la jaro 1620?, kiam estis venkita la bohema protestantismo, Komenio devis kun miloj da samkonfesiuloj forlasi sian patrujon. Antaŭ la ekzilo en kaŝejoj li verkis ĉeĥlingve amaran satiron Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro. Kiel ekzilito li vivis en Leŝno?, la tiama pola sidejo de la Unuiĝo (1628-1655), intertempe restadis en Britio (1641?-1642), Svedio (1642-1698?), en la teritorio de la hodiaŭa Slovakio (1650-1654?) kaj fine en Nederlando (1656-1670?), kie li estas entombigita. Al tiuj ĉi landoj, precipe al Svedio, li estis invitita por reformi tie la lernejaron kaj la publikan vivon laŭ siaj proponoj. Komenio estas konata ĉefe kiel granda pedagogo, sur kies principoj ankoraŭ hodiaŭ staras la moderna lernejsistemo kaj pedagogia scienco. Lia unua mondfama verko estis "Ĉeĥa didaktiko" (1632), pli poste reverkita en la latina sub la titolo "Didactica Magna" (legu didaktika magna) -Granda didaktiko. Vastan eĥon atingis la prilingvaj verkoj kaj lernolibroj de Komenio: "Janua Linguarum Reserata" (Pordego de la lingvoj malfermita, 1631), kaj "Orbis Pictus" (orbis piktus) -Mondo en bildoj, 1658. Siajn pedagogiajn verkojn Komenio eldonis en unu kolekto en Amsterdamo sub la titolo "Opera Didactica Omnia" (Ĉiuj didaktikaj verkoj, 1657). Dum sia tuta vivo Komenio okupiĝis pri la ideo de reeduko de la homa socio surbaze de morala kaj racia edukado de la homoj. Liaj porpacaj kaj humanismaj klopodoj, lia kredo pri la bona estonteco de la propra nacio kaj interfratiĝo de ĉiuj popoloj, respeguliĝis ankaŭ en liaj traktadoj kun politikaj reprezentantoj de la tiama Eŭropo. Tiun ĉi lian agadon rilatas unue en Britio verkita libro Via lucis (La vojo de la lumo), kies 19-a ĉapitro parolas pri neceso de artefarita internacia lingvo kiel portanto de la lumo, kaj precipe la ampleksa


paĝo 51

kaj nefinita verko "Ĝenerala Konsulto pri la Rebonigo de la Homaj Aferoj", kies kvina parto "Panglottia" estas dediĉita al la problemo de universala lingvo. Li dividis la homan junecon je kvar partoj po 6 jaroj (infano, knabo, adoleskanto, junulo), al kiuj apartenas respondaj lernejoj (patrina, elementa, gimnazio, universitato). En ĉiuj oni instruu ĉion, sed je diferencaj niveloj. Jam la infano lernas fundamentojn de la matematiko (kalkuli per fingroj), astronomio (suno, luno, steloj?, jarsezonoj), fiziko (granda, malgranda, varma, malvarma ktp.), moralo? (ĝentileco, ne mensogi) ktp. Liaj lernolibroj de lingvoj konsistis el mil frazoj, priskribantaj la mondon (ekz.: La steloj kvazaŭ lanternoj pendigitaj sur la firmamento prilumas la nokton kaj mezuras la tempon.) Li postulis, ke lernejon devige vizitu la tuta junularo, eĉ la malriĉa, eĉ la knabinoj (stulta patrino ne povas eduki saĝajn filojn). La universalan lingvon li postulis kiel portanton de la lumo de klereco al ĉiuj nacioj. Ĝi devas esti neŭtrala por ne veki ĵaluzon de nacioj kaj multe pli facila ol la latino, kiun multaj ne kapablas ellerni. Li prononis aŭ simpligi la latinon aŭ krei lingvon tute novan. Klasikaĵo fariĝis lia alegoria satiro Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro (1623). Junulo volas trovi sian lokon en la mondo, kiu estas priskribita kiel urbo kun ses stratoj: tie loĝas familioj, metioj, sciencoj, religioj, administracio kaj nobelaro. La junulo esploras la stratojn kun siaj du akompanantoj Scivolemo kaj Iluzio, kiuj surnazigis al li okulvitrojn, tra kiuj ĉio aspektas bela, sed ili ne sidas bone sur lia nazo kaj li vidas el sub ili la veron. Kontrasto inter bela ŝajno kaj amara vero donas akran satiran sarkasmon. Post trarigardo de la mondo kun ĉiuj ĝiaj teruraĵoj la junulo fermiĝas en sia koro kun Kristo.

Pri Komenio aperis multaj esperantlingvaj artikoloj, broŝuroj kaj libroj. Ni citu kelkajn: Walter Hube: Jan Amos Komenský, pioniro de la internacia lingvo, Pøerov 1970 Oldøich Kníchal, Vlastimil Novobilský: Komenio kaj la internacia lingvo, ĈEA 1974. František Kožík: Lumo en tenebroj, ĈEA 1992 (romano pri Komenio kun aldonoj el liaj pedagogiaj libroj kaj el la satiro Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro) Seminario pri Komenio, ĈEA 1992


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu Unikodon Redaktu tekston de la paĝo | Rigardu aliajn reviziojn Laste redaktita April 14, 2002 7:25 am (malsamoj) Serĉo: |____________|

Static Wikipedia (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2006 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia February 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu