August Oskar Bünemann
El Vikipedio
August Oskar Bünemann (naskiĝis la 19-an de junio 1885 en Hamburgo; mortis la 2-an de junio 1958 en Hamburgo) estis germana esperantisto kaj komercisto.
Li ofte restadis en eksterlando; li parolas 11 lingvojn kaj komprenis 4 pluajn. Li estis pioniro en la vegetara, liberpensa, pacifista kaj socialista movadoj.
Li konatiĝis kun Esperanto en 1905 en Paris. Li estis membro de la Lingva Komitato kaj fervora kursgvidanto en Hamburg. En 1914 li fondis la gazeton Vegetarano, kiun ĝis 1932 li lerte redaktis. Li tradukis de Ibsen: Reaperantoj, verkis versaĵojn, multajn artikolojn en kaj pri Esperanto. Li estis kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |