Aum Shinrikyo
El Vikipedio
Aum Shinrikyō aŭ Ōmu Shinrikyō (Japnalingve:オウム真理教 [o:mu ŝinrikjo:] lit. instruo de la vero) estas japana sekto, kiu fifamiĝis pro la venengasa atako (kun sarino) en la metroo de Tokio je 20-an de marto 1995.
La sekton fondis en 1984 la forte vidhandikupula japana naturkuracisto Matsumoto Chizuo, plikonata kiel Asahara Shoko kun la nomo Ōmu Shinsen no Kai.
Post spiritaj travivaĵoj de Asahara en Barato (1987), li prenas la nomon Asahara Shoko kaj transnomas la asocion al Ōmu Shinrikyō (Om-instruo e la vero). Samjare Asahara fondas apartan komunumon kun laboro, fabrikoj ks.
La ŝtataj instancoj rekonas la sekton en 1989, Asahara fondas politikan reprezententon de la sekto (Shinritō), kiu partoprenas en la balotoj, sed tute sensukcese. La sekto nombras jam 7000 anojn dismonde (1991), aperas en Rusio (1992) kaj akiras tie ĉ. 10.000 sekvantojn. La sekto aĉetas en 1993 mirtalojn AK-47.
Oni sukcese produktas sarinon en 1994 kaj elprovas ĝin en Macumoto je 27-a de junio, mortas 7 homoj.
La 20-an de marto 1995 ili okazigis la venengasan atakon en la metroo de Tokio, mortigis 27 personoj (Sarina atako en Tokio). La polico kaptas gvidantojn, konfiskas posedaĵojn. Oni kaptas en majo la sektogvidanton Asahara.
La sekto alinomas sin al Aleph kaj havas ĉ. 1500-2000 sekvantojn.
[redaktu] Juĝo
La japana juĝejo juĝis 12 homojn je morto. Inter ili Shōkō Asahara sektogvidanto, estis finfine juĝita de Superma Korto de Japanio je mortpuno la 15-a de septembro 2006.
[redaktu] Literaturo
- Haruki Murakami: Untergrundkrieg. Goldmann Verlag, ISBN 3-442-73075-9
- David E. Kaplan, Andrew Marshall: AUM, Eine Sekte greift nach der Welt. Ullstein Verlag, ISBN 3-548-35717-2
- Robert Jay Lifton: Terror für die Unsterblichkeit. Erlösungssekten proben den Weltuntergang, ISBN 3446198792, Hanser Verlag