Austin Richardson
El Vikipedio
Austin RICHARDSON (riĉardsn), anglo, abato, prof. de la angla lingvo en Instituto St. Louis, Bruxelles. Nask. 21 okt. 1843 en Amugnoabah apud Bombay, de anglikanaj gepatroj. Fariĝis katoliko en 1864 kaj pastriĝis en 1873. Vojaĝante al la UK en Bern kaj al la 4-a Kongreso de IKUE en Roma, pasigis kelkajn tagojn ĉe s-ino M. Milson, en Bossey, Francujo, por prepari la farotaĵojn de la du kongresoj, mortis tie 19 aŭg. 1913 Pro subita sufokatako. Diservon, okazintan por li, 26 aŭg. dum la UK en Bern, partoprenis ankaŭ Z. Estis animo de la katolika E-movado, prez. de IKUE kaj de Belga Kat. Ligo E-ista, dir. de „Espero Katolika“. Predikis ĉe la UK en Cambridge. Defendis E-n kontraŭ Idistaj atakoj.