Ave Maria (Florido)
El Vikipedio
Ave Maria estas planita, katolika komunumo kaj kolegia urbo nuntempe en evoluo, en konteo Collier, Florido, proksime al Immokalee kaj Naples. Oni celas 20-30 mil loĝantojn kaj exuropstilan (promeneblan) urbon.
Loka komunumo kaj entreprenaj gvidantoj kunlaboris kun Fondaĵo Ave Maria por konstrui la novan komunumon, kiu havos la Romkatolikan universitaton, Universitato Ave Maria.
Malantaŭ la plano staras la romkatolika miliardulo Tom Monaghan, fondinto de Dominos Pizza. Lia partnero estas la kompanio Barron Collier.
Ĉar oni ne volos fari abortigojn en la urbo kaj eĉ ne vendi kontraŭkoncipilojn, pornogazetojn, dissendi netaŭgajn televidajn spektaklojn, Monaghan estas kritikita de liberaluloj.