Békéscsaba
El Vikipedio
Békéscsaba [be:ke:ŝĉaba] estas urbo en sudorienta parto de Hungario; administra centro de departemento Békés, fervoja kaj publikvoja krucpunkto, kun ĉ. 66.000 loĝantoj. Ĝin interligas kun la rivero Körös kanalo, ĝi estas prilabora centro de la agrikultura provinco.
La komunumo iĝis vilaĝego en la 18-a jarcento, kun du karakterizoj: granda nombro de la slovaka loĝantaro kaj kaj fortaj evangeliaj tradicioj.
Békéscsaba estas kultura centro de la regiona slovaka loĝantaro.