Béziers
El Vikipedio
Béziers urbo de Francio |
|||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Regiono | Langvedoko-Rusiljono | ||||
Departemento | Hérault (subprefektejo) |
||||
Arondismento | Béziers (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 4 kantonoj | ||||
Urbestro | S-ro Raymond Couderc 2001-2008 |
||||
Areo | 95,48 km² | ||||
Alto super maro | De 4 al 120 m | ||||
Loĝantoj | 69 153 1999 |
||||
Loĝdenso | 724 loĝ./km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
Poŝtkodo | 34500 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 34032 |
Béziers [bezJE] (aŭ okcitanlingve Besièrs [bezjes]), estas la dua plej granda urbo de la franca departemento Hérault, kun iom pli ol 80 000 loĝantoj.
La loĝantojn de Béziers oni kutime nomigas Biterrois [biterŭa].
Enhavo |
[redaktu] Geografio
Béziers estas trafluata de la rivero Orb kaj de la Canal du Midi (Suda Kanalo), konstruita dum la 17-a jarcento. Ĝi situas nur 20 kilometroj el la Mediteraneo, kaj ĉirkaŭ 50 kilometroj el mezaltaj montoj kiel la monto Caroux (1002 m).
[redaktu] Historio
Béziers multe suferis dum la krucmilito kontraŭ la kataroj en 1209 : la tuta urbo estis detruita kaj bruligita de la katolikaj armeoj, kaj la tuta loĝantaro masakrita.
[redaktu] Vidindaĵoj
La ĉefa vidindaĵo estas la mezepoka katedralo (13-a kaj 14-a jarcentoj).
[redaktu] Ekonomio
Béziers estas grava komerca centro, precipe pri la vinoj de Languedoc.