Baŭksito
El Vikipedio
La baŭksito estas alumini-erco, kiu konsistas precipe el la Al-mineraloj hidrargilito Al(OH)3, bemito kaj diasporo AlOOH, krome la Fe-oksidoj hematito kaj getito, la argilmineralo kaolinito kaj malgrandaj porcioj da anataso TiO2. Ĝia nomo originas de ĝia unua troviĝejo Les Baŭ-de-Provence en suda Francio, kie oni malkovris ĝin en 1821.