Bandar-e Anzali
El Vikipedio
Bandar-e Anzali aŭ Enzeli, pli frue Bandar-e Pahlavi estas havenurbo kaj ripozloko en norda Irano, sur bordo de la Kaspia maro kun ĉ. 110.000 loĝantoj (2004). Ĝin interligas aŭtovojo kun Mazenderan, Azerbaĵgano kaj Teherano.
La urbo estis fondita komence de la 19-a jc., la rusoj okupis en 1920 kaj deklaris la Gilanan Sovetan Respublikon, kiu falis en 1921.
La urbo konstruiĝis sur du sablaj duoninsluoj, ĉe la Mordab-laguno. La haveno troviĝas inter la du duoninsuloj.
La urbo ankaŭ hodiaŭ estas la plej granda kaspia haveno de Irano.