Bardejov
El Vikipedio
Blazono | Karto |
---|---|
![]() |
![]() |
BARDEJOV Bazaj datenoj |
|
Regiono (Kraj): | Prešov |
Distrikto (Okres): | Bardejov |
Areo: | 72,802 km² |
Loĝantaro: | 33.400 (31.12.2004) |
Loĝdenso | 457 loĝ./km² |
Alteco: | 277 m super marnivelo |
Poŝtkodo: | 085 01 |
Telefona antaŭnumero: | 00421 - 54 - .... |
Geografijaj koordinatoj: | 49° 17' N, 21° 16' E Mapo |
Autdistriktkodo | BJ |
Tempzono • Somera tempo |
CET: UTC+1 CEST: UTC+2 |
Adreso de oficejo: | Mestský úrad Bardejov Radničné nám. 16 085 01 Bardejov |
TTT: | www.e-bardejov.sk (slovake) |
Retpoŝto: | mesto@bardejov.sk |
Politiko | |
Urbestro: | MUDr. Boris Hanuščak |
Bardejov (hungare Bártfa, germane Bartfeld, pole Bardiów, latine Bartpha) estas urbo en nordorienta Slovakio, kun 33.100 (2004) loĝantoj. La urbo estas Monda kultura heredaĵo ekde 2000. Proksime al la urbo troviĝas kuracbanejo Bardejovské Kúpele, kiu estas parto de urbo.
[redaktu] Historio
La urbon fondis polaj cistercitaj monaĥoj en la 12-a jarcento. Post la mongola detruo en la 13-a jc. setliĝis tie germanoj. Ĝi ricevis en 1352 la rangon de libera reĝa urbo fare de Ludoviko la 1-a (Granda Ludoviko).
Ĉar ĝi apudis la trafikan vojon al Pollando, tio ebligis rapidan evoluon de la urbo. La urbon okupis en 1440 husitoj.
Komence de la 16-a jc., la urbo havis 5.000 loĝantojn, gimnazion, muzikan lernejon, propran teatron. Edke 1320 okazis ĉiujare 8-tagaj foiroj kaj kompreneble semajnaj foiroj.
La loĝantoj de la urbo konsekriĝis al la evangelismo komence de la 16-a jc., la urbo iĝis la hungarlanda disvastiganto de la lutera reformacio. Tie okazis la unua koncilio de la hungara reformatoj. Oni eldonis tie unuafoje en la hungara kaj slovaka lingvo la Katekismon de Lutero kaj Leĝaron de Werbőczi, la Tripartium.
La urbon plurfoje detruis incendioj (1686, 1744, 1878), pesto, bataloj, ĝia graveco malpliiĝis.
Dum la unua mondmilito, la rusa armeo penetris en 1915 al la urbo.
En la urbo loĝis en 1910 2571 slovakoj, 2179 hungaroj kaj 1617 germanoj.
[redaktu] Vidindaĵoj
- Malnova Urbodomo, konstruita 1505-1508 en gotika stilo. Tie funkcias la muzeo Sáros.
- gotikstila pregeĵo Kostol sv. Egídia el la 14-a jc.
- aliaj mezepokaj konstruaĵoj