Baskunĉak
El Vikipedio
Baskunĉak Баскунчак |
|
---|---|
Situo | Astraĥanja provinco (Rusio) |
Koordinatoj | 48° 10' N, 46° 53' E Mapo |
Speco de la lago | Sala lago |
Areo de la baseno | 11000 km² |
Surfaca areo | 115 km² |
Surfaca alto | -21 m |
Baskunĉak (ruse Баскунчак) estas sala lago de areo 115 km² en Astraĥanja provinco en Rusio, situita je ĉirkaŭ 270 km norde de lago Kaspio kaj je 53 km oriente de rivero Volgo.
La surfaca alto de la lago estas 21 m pli sube marnivelo. Ĝi estas nutrita per riveroj de baseno de areo de 11000 km². La saleco de la lago estas ĉirkaŭ 300 g/l. Ekde la 8-a jarcento ĝia salo estas minata kaj distribuita tra la Silka Vojo. Nuntempe la laga salo de klara pureco (99.8 % de NaCl) kovras 80 % de rusia sala produktado. Dependante de bezonoj, inter 1,5 milionoj kaj 5 milionoj tunoj de salo estas minataj dum jaro.
Ekde 1997 la areo estas severe protektata kiel naturrezervejo.