Beaune
El Vikipedio
Beaune urbo de Francio |
|||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Regiono | Burgonjo | ||||
Departemento | Côte-d'Or (subprefektejo) | ||||
Arondismento | Beaune (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 2 kantonoj | ||||
Urbestro | S-ro Alain Suguenot 2001-2008 |
||||
Areo | 31,30 km² | ||||
Alto super maro | De 193 al 407 m | ||||
Loĝantoj | 22 916 1999 |
||||
Loĝdenso | 732 loĝ./km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
Poŝtkodo | 21200 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 21054 |
Beaune [bon] estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Côte-d'Or kaj en la regiono Burgonjo. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj havas proksimume 23.000 loĝantojn.
La loĝantojn de Beaune oni kutime nomigas Beaunois [bonŭa]. La urbo estas famkonata pro sia hospico, eksa malsanulejo kiu fariĝis muzeo.
Enhavo |
[redaktu] Lokaj famuloj
- François Pasumot 1733-1804, geografa inĝeniero kaj arkeologisto
- Gaspard Monge 1746-1818, matematikisto kaj politikisto
- Xavier Forneret 1809-1884, dramisto, poeto kaj ĵurnalisto
- Félix Ziem 1821-1911, pentristo
- Étienne-Jules Marey 1830-1904, kuracisto kaj fiziologisto
- Édouard Joly 1898-1982, aviadfaristo
- Nicolas Rolin 1376-1462, fondinto de la hospicoj
[redaktu] Vino
Beaune estas la aŭtenta ĉefurbo de la burgonjaj vinoj. Ĝi situas meze de Côte-d'Or, kaj estas cirkaŭata de pluraj vilaĝoj kies nomoj famiĝas ĉe la vinamatoroj : Pommard, Meursault, Pernand-Vergelesses, Puligny-Montrachet...