Bedřich Smetana
El Vikipedio
Bedřich Smetana | |
---|---|
ĉeĥa komponisto en 1878 |
|
Naskiĝo | 2-a de marto 1824 Litomyšl, Bohemio, Aŭstrio-Hungario |
Morto | 12-a de majo 1884 Prago, Bohemio, Aŭstrio-Hungario |
Vidu ankaŭ biografian portalon |
Bedřich SMETANA, konata eksterlande kiel Fridrich (Frederiko) SMETANA, (naskiĝis la 2-an de marto, 1824, mortis la 12-an de majo, 1884) estis ĉeĥa komponisto.
Smetana naskiĝis en Litomyšl. El liaj verkoj estas plej ofte ludataj la komika opero Vendita fianĉino kaj simfonio Vultavo el la ciklo Mia patrujo. La opero Libuŝo estas ludata nur ĉe solenaj okazaĵoj.
El lia riĉa verkaro la plej gravaj estas operoj: ,
- Braniboři v Čechách (1862–1863, premiero 1866) La branderburgianoj en Bohemio
- Prodaná nevěsta (1864–1866, premiero 1866) La vendita fianĉino
- Dalibor (1866–1867, premiero 1868) Daliboro
- Libuše (1869–1872, premiero 1881) Libuŝo
- Dvě vdovy (1873–1874, premiero 1874) La du vidvinoj
- Hubička (1875–1876, premiero 1876) La kiso
- Tajemství (1877–1878, premiero 1878) La sekreto
- Čertova stěna (1880, premiero 1882) La muro de la diablo
- Viola (1872–1884) (nefinita).
En 1874 li nerve malsaniĝis kaj surdiĝis. Smetana mortis en Prago en 1884.
Ekde la 12-a de majo (dato de lia morto) ĉiujare okazas en Prago unumonata muzika festivalo Praga printempo, inaŭgurata ĉiam per Mia patrujo.
La operon Vendita fianĉino elsendis Verda Stacio inter la militoj en traduko de J. V. Šamla kaj post la milito en majstra traduko de Tomáš Pumpr (la teksto konserviĝis).
La vivon de Bedřich Smetana priskribas filmo El mia vivo, kie lin figuris Karel Höger.