Belartaj Konkursoj
El Vikipedio
Esperanto-kulturo > Belartaj Konkursoj
Belartaj Konkursoj de UEA havas la celon evoluigi la artojn en kaj pere de la internacia lingvo.
Ili okazas ekde 1950 sub aÅspicio de UEA, la rezultoj estas proklamataj dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto.
Inter la du mondmilitoj ekzistis simila konkurso nomata Internaciaj Floraj Ludoj.
La Belartaj Konkursoj enhavas jenajn branĉojn:
a) Poezio originala (maksimuma longo de poemo ne fiksita);
b) Prozo originala (maksimuma longo de verko 200 x 65 maÅinskribitaj spacoj);
c) Eseo originala pri temo lingva, literatura, historia au sociologia, prefere en ligo kun la internacia lingvo aÅ la Kongresa Temo (proksimuma longo 10 tajpitaj paÄoj; ĉirkaÅ 400 x 65 maÅinskribitaj spacoj);
c) Teatraĵo originala;
d) Vidbendo, teme ligita al la lingvo Esperanto aÅ la Kongresa Temo (nigra-blanka au kolora, daÅro inter 15 kaj 60 minutoj);
e) Kanto (la teksto kaj melodio povas esti verkitaj de malsamaj aÅtoroj; la melodion oni povas sendi surpapere aÅ sonbende);
f) Infanlibro de la Jaro
(el Regularo, Art. 1)