Belga Sonorilo
El Vikipedio
La Belga Sonorilo estis la unua esperantlingva gazeto en Belgio. Ĝia unua numero aperis en septembro 1902, eldonita proprakoste de Charles Lemaire, kaj administrata de Antoon Jozef Witteryck en Bruĝo. En 1906 ĝi iĝis la oficiala organo de Belga Ligo Esperantista. En 1908 ĝi iĝis gazeto en la lingvo Ido.