Belvedere
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio > Prago > Hradcany > Kastelo de Prago > Belvedere < Turismo
Belvedere, la reĝa somera palaco estas unu el la plej noblaj renesancstilaj konstruaĵoj norde de Alpoj. Fondis ĝin kune kun la aliĝanta reĝa ĝardeno Ferdinando I laŭ projekto de la itala skulptisto kaj arkitekto Paolo della Stella (1535 ĝis 1537). La konstruadon oni komencis en la jaro 1538, sed la granda incendio de la Kastelo en la jaro 1541 interrompis ĝin. Nur en 1548 oni daŭrigis kaj en 1563 oni finpretigis la palacon. En la ĝardeno, fondita en la jaro 1534, staras antaŭ la palaco renesancstila bronza Kantanta fontano (Zpívající fontána), verko de F. Terzio, muldita fare de sonoril-muldisto Tomáš Jaroš (1558-1588). El la ĝardeno kaj galerio de Bel-vedere malfermiĝas unu el la plej ĉarmaj rigardoj al Prago.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.belvedere.at
- http://www.belvedere.at/en/index.htm
- http://www.planet-vienna.com/spots/Belvedere/belvedere.htm
- http://aia.art-platform.com/stanetti.htm