Bernard Lagrange
El Vikipedio
Bernard LAGRANGE (nask 20-a de Aprilo 1955 en Saint-Germain-en-Laye, Yvelines, Francio) verkis libron "le Biométhane" (eld 1979, Edisud) kiu priskribas produktadon de biogaso, kiu povas fariĝi kombustilo el biologiaj fontoj (bruta sterko k.a.). Li estas la filo de Georges Lagrange kaj de Erika Frieß, kaj frato de Patrick Lagrange kaj Arno Lagrange. Estis edukita kiel denaska esperantisto kaj restis dum longaj jaroj for de la esperanta movado, sed nun denove aktivas.
[redaktu] Bibliografio
- Biométhane, Edisud/énergies alternatives, collection « Technologies douces », 1979. 2 volumoj :
- 1. une altenative crédible, ISBN 2-85744-040-5 1
- 2. principes. techniques utilisations, ISBN 2-85744-041-3 2