Berniklo
El Vikipedio
[[Vikipedio:Kiel legi la taksonomion|![]() Konserva statuso: Malplej zorgiga |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Malhelventraj bernikloj
|
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Branta bernicla (Linnaeus, 1758) |
La berniklo aŭ kolringa ansero (Branta bernicla) estas branto de la familio anasedoj.
[redaktu] Aspekto
La berniklo grandas 55-60 cm; ĝi estas la plej malgranda kaj nigra el la maraj anseroj.
La kapo, kolo, brusto estas nigra; la dorso estas malhele grizbruna. La blanka makuo sur la kolo malofte vidiĝas kiel kolringo. La junbirdoj ne havas tiun helan makulon. Ĝin karakterizas la tutnigra kapo inter anseroj.
[redaktu] Konduto
Ĝi flugas grupe, rapide, senorde; nutroserĉas tage kaj nokte ĉe malprofundaj maroj.
[redaktu] Vivloko
Krom la kovada tempo, ĝi vivas ur la maro. Ĝi ŝatas la marbordajn akvoj, riverdeltojn kun marherbo (Zostera). Ĝi nestas sur rokoj, tundro.