Bielsko-Biała
El Vikipedio
Bielsko-Biała | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ŝtato: | Pollando |
Loĝantaro: | 190.780 (2003) |
Areo: | 125,0 km² |
Alteco: | ĉ. 310 m super marnivelo |
Poŝtkodo: | 43-300 ĝis 43-382 |
Geografia situo: | 49° 50' N, 19° 04' E |
Plej proksima Flughaveno: | Katowice |
Kontaktinformoj | |
Urbestro: | Jacek Krywult (2004) |
Adreso: | pl. Ratuszowy 1 43-300 Bielsko-Biała |
Retpaĝo: | www.bielsko-biala.pl |
E-poŝto: | bpm@um.bielsko.pl |
Bielsko-Biała (germane Bielitz-Biala) estas urbo en Pollando ĉirkaŭ 60 km sude de Katowice ĉe la rivero Biała. Ĝi estas tradicia centro de lanindustrio.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Bielsko fondiĝis en la 13-a jarcento de germanaj almigrintoj. Origine ĝi apartenis al Silezio kaj estis konata sub la germana nomo Bielitz. La rivero Biała funkciis ekde 1457 kiel ŝtatlima rivero de Pollando. La plej juna sidejjo je la alia rivo en 1723 ricevis urbajn rajtojn. En 1772 Biała iĝis parto de la aŭstra Galicio. Pro la forfalo de la landlimo la du partoj unuiĝis ĝis unu urbo. En 1815 Bielitz kaj Biała komune post urbo Opava estis la dua plej granda urbo de Supra Silezio.
En 1918 Bielitz/Bielsko kaj Biała denove ambaŭ apartenis al la nove formita Pollando. Bielsko estis en la tiama Pollando la sola urbo en kiu loĝas majoritato de germanoj. En 1941 la nazioj unuigis ambaŭ urbopartojn unuafoje, kion oni neniigis en 1945. En 1951 Bielsko-Biała jam denove kunfandiĝis en unu urbon, kie intertempe nur loĝas poloj.
[redaktu] Bielsko-Biała kaj Esperanto
En la urbo loĝas i.a. familio Handzlik. Ili tie havas inter alie eldonejo de Esperanto-libroj Kleks.
[redaktu] Partneraj urboj
- Acco (Israelo)
- Besançon (Francio)
- Berdiansk (Ukrainio)
- Frýdek-Místek (Ĉeĥio)
- Grand Rapids (Usono)
- Kirklees (Anglio)
- Kragujevac (Serbio)
- Lilienthal (Germanio)
- Monreale (Italio)
- Rancagua (Ĉilio)
- Shijiazhuang (Ĉinio)
- Stadskanaal (Nederlando)
- Szolnok (Hungario)
- Tienen (Belgio)
- Třinec (Ĉeĥio)
- Wolfsburg (Germanio)
- Žilina (Slovakio)