Billy Waldon
El Vikipedio
Billy Ray WALDON, pseŭdonimo Nvwtohiyada Idehesdi SEQUOYAH, nomata ankaŭ Billy Joe Waldon (naskiĝis en 1952 en Tahlequah, Oklahoma) estas usona esperantisto kondamnita al morto.
Li estas kvarona ĉeroko. En 1981, li vojaĝis al Eŭropo, kie li prezentiĝis kiel indiano kaj prelegis ĉe diversaj Esperanto-asocioj.
La 23-an de aprilo 1986, la usona polica institucio FBI metis lin sur la liston de la plej serĉataj krimuloj, pro kelkaj murdoj kaj raboj faritaj de iu(j) fine de 1985. La 16-an de junio 1986 Waldon arestiĝis.
En 1991, li publikigis la planlingvan projekton Poliespo. En broŝuro pri la projekto, li rakontas ankaŭ iomete pri sia sorto kaj asertas, ke li estas senkulpa. Laŭ li, la FBI ŝatas nek Esperanton nek indianojn, kaj mem metis kelkajn pruvilojn en lian aŭton por povi aresti lin.
En 1992, li estis kondamnita al morto. Li nun vivas en malliberejo en San Quentin, Kalifornio.
[redaktu] Verkoj
- Sequoyah, Nywtohiyada Idehesdi: La fundamento de Poliespo (lingvoprojekto surbaze de Esperanto kaj la ĉeroka lingvo) de Billy Waldon. - Usono: Waldon, 1991. - 50 p.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Sequoyah kondamnita al morto (france)
La "seria murdisto" Billy Waldon (angle)
Pli kaj pli malfacila la situacio de Sequoyah (el Heroldo Komunikas)
Local Death Penalty Case From 1985 Finally Goes To Appeal (angla, 2006-08-08)
HUMAN RIGHTS ADVOCATES Vol. 42 Winter 2003-04 - informoj pri duboj pri lia kulpo kaj organizo "fos*ters", svisa grupo kiu helpas defendi lin.