Bilo
El Vikipedio
Bilo estas kambio, ĉe kiu la skribinto mem devigas sin pagi iun sumon. Ĝi do en tiu stato estas pagopromeso kun pura kredita funkcio kaj ne pagilo. Sed same kiel trato (t.e. kambio, kiu ne estas bilo) eblas surdorsigi ĝin kaj tiel pagi per ĝi.