Bjarne Stroustrup
El Vikipedio
Bjarne STROUSTRUP (naskita je la 11-a de junio 1950 en Århus) estas informadikisto. Li laboras kiel profesoro ĉe Teksasa Universitato A&M. Li konatiĝis precipe per la programlingvo C++.
Ĝis 2002 li estris la esplorfakon pri grandskala programado de AT&T. Li gajnis multajn honorajn distingojn kaj verkis plurajn tre konatajn fakajn librojn.