Bjarni Gissurarson
El Vikipedio
Bjarni Gissurarson (1621-1712) estis inter la plej rimarkindaj poetoj de la 17-a jarcento en Islando. Li verkis egale religiajn poemojn kaj sekularajn. Unu el liaj plej famaj poemoj nomiĝas Poemo pri komparo al la suno (Kvæði um samlíking sólarinnar. Ĝi estas samtempe glora himno al la suno kaj al virino, kies altajn kvalitojn la poeto komparas kaj egaligas al la nutra varma suno.
[redaktu] En esperanto aperis
- Poemo pri komparo al la suno (Kvæði um samlíking sólarinnar en La Tradukisto, dudekkvina numero, 12. marto 1997, en traduko de Baldur Ragnarsson.