Black Eyed Peas
El Vikipedio
The Black Eyed Peas [ˌblækaɪdˈpiːz] estas multikultura alternativa hiphopa grupo el Los Angeles, Usono.
Enhavo |
[redaktu] Muzika kariero
La kun fondintoj estis Apl De Ap kaj Will.i.am, kiuj konatiĝis en 1989, en gimnazio en la breakgrupo Tribal Nation. Ĉar ili pli bone interesis la hiphopo ol la danco ili fondis la bandon Atban Klann (Atban estis A Tribe Beyond A Nation ~tribo malantaŭ la nacio), en kies nomo subskribis la kunfondintoj sian unuan diskokontrakton en 1992 ĉe Ruthless Records, diskoetikedo de Eazy-E. Ilia albumo ne estis publikigita, ĉar la pozitivaj kaj pacaj tekstoj ne estis konvenaj por imiĝo de Ruthless Records.
Post kiam Eazy-E 1995 mortis je aidoso, aniĝis en la grupo Taboo kaj formiĝis Black Eyed Peas. La rapantoj kaj brekdancantoj viroj – kun akompano de viva muziko - tre populariĝis en kluboj de Los Angeles, tiel atentis pri ili la albumeldonejo Interscope. La debuta albumo estis publikigita en 1998 Behind the Front ĉe Interscope Records, kiun bone akceptis la muzikajn kritikistoj.
La dua albumo aperis en 2000 kun titolo Bridging The Gap kun gastmuzikistoj kiel De La Soul kaj Macy Gray.
Ili atingis veran mondsukceson en 2003 kun la kontraŭmilita kanto Where Is The Love el la albumo Elephunk. Samjare aliĝis al la grupo la kantistino Fergie kaj estis aŭdebla sur la albumo.
La kvara albumo aperis en 2005 kun titolo Monkey Business.
[redaktu] Diskografio
[redaktu] Albumoj
[redaktu] Soloalbumoj
- 1998: Joints & Jam
- 1999: Karma
- 2000: Weekends
- 2001: Request Line (featuring Macy GRAY)
- 2003: Where Is The Love?
- 2003: Shut Up
- 2004: Hey Mama
- 2004: Let's Get It Started
- 2005: Don't Phunk With My Heart
- 2005: Don't Lie
- 2005: My Humps
- 2006: Pump It
- 3000 kids of the future