Blankino de Montferato
El Vikipedio
Blankino de Montferato ( france : Blanche de Montferrat kaj itale : Bianca di Montferrato ) naskiĝis ĉirkaŭ 1472 kaj mortis je la 30-a de marto 1519
Ŝi estis la filino de la markizo Vilhelmo "Paleologo" de Monferato (1420-1483) kaj de Elizabeto Sforza (ĉ1456-ĉ1473).
Ŝi edziniĝis je la 1-a de aprilo 1485 kun la 5-a duko Karlo la 1-a de Savojo kaj ŝi naskis al li du gefilojn :
- Jolando (1487-1499), kiu edziniĝis kun la 8-a duko Filiberto la 2-a de Savojo (1480-1504).
- Karlo-Johano-Amadeo (1488-1496), kiu fariĝis la 6-a duko Karlo la 2-a de Savojo.
Post la morto de sia patro en 1490, Karlo Johano Amadeo heredis la Domestrecon de Sajovo sed, ĉar li tiam estis nur dujara bebo, tio instigis savojaj nobeloj al ribelo kaj civila milito.
Sekve lia patrino fariĝis regentino kaj estis devigata barakti kontraŭ ilin, precipe la praonklo de la juna duko Filipo de Breso kaj redoni liajn bienojn al la markizo de Saluco.
En 1494 ŝi alianciĝis kun la franca reĝo Karlo la 8-a kaj permesis al li trapasi la Savojajn Ŝtatojn por militi en Italio.
Dum tiu regenteco la savoja kortego daŭre transloĝiĝis al Torino, kiu estis fariĝonta la nova ĉefurbo de la duklando, kaj tiel solviĝis la kvereloj inter la savojanoj kaj piemontanoj.
Post la morto de siaj gefiloj ŝi retiriĝis en religiema vivo kaj estas entombigita en la monaĥejo de Karinjano.