Blankmakula monalo
El Vikipedio
La blankmakula monalo (Lophophorus sclateri) el la ordo de galinoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj vivas en la sudorienta parto de Tibeto kaj norda kaj okcidenta partoj de Junnan en Ĉinio. Ĝi troviĝas malofte en nordorienta Birmo. La birdo longas 70 cm. kaj pezas 2,5 kg. La virbirdo havas mallongan, kurban kaj verde brilantan plumkreston, malhele bluverdan kaj iom purpuran supran dorson kaj blankajn malsupran dorson, talion kaj kovrajn plumojn de la vosto. La vostoplumoj estas brunaj kun larĝaj blankaj plumpintoj. La radiko de la ostoplumoj estas nigra, miksita kun blankaj transversaj makuloj kaj brunblankaj punktoj. Ĝiajn flugplumojn kovras nigra koloro kun ora verdeto. La kovraj plumoj de ambaú flugiloj brilas per bronza kaj ruĝa koloroj aŭ malhele bluverda koloro. Ĝia malsupra korpo estas nigra. La plumoj de la gorĝaj fiankoj briletas blue. La femala birdo havas plumojn de kaŝtana koloro, miksitajn kun alikoloraj makuloj. La plej okulfrapa trajto estas ke ĝiaj vostoplumoj surhavas ses neregulajn helbrunajn transversajn striojn kaj blankajn plumpintojn. La femala kaj maskla birdoj ambaŭ havas fortan kaj flavan hokforman bekon, kiu kune kun la malalta grasa korpo kaj mallonga larĝa vosto donas al la birdo aspekton de vulturo. La blankmakula monalo estas ununura specio el la monaloj, kiu havas subspeciojn: la virbirdo de nominala specio (L. s. sclateri) havas pli longan blankan voston (2-2,8 cm.) kaj la birdino pli longan bekeĝon. Ja maskla birdo de la subspecio de okcidenta Junnan (L. s. orientalis) havas pli mallongan blankan voston (1,1-2 cm.) kaj la femala birdo mallongan bekeĝon.
Ili loĝas en altmontaj herbejoj 4 000 m, super la marnivelo. Ili agas grupe, en rododendraj, bambuaj, kotoneasteraj (Cotoneaster) kaj aliaj arbustaroj, kiuj kreskas super la arbarlinio, aŭ sur rokokrutaĵoj. La birdgrupo ĉiam havas sian dejoranton sur monteĝo aŭ montodeklivo. Trovinte malamikon, la dejoranto tuj ekkrias monotone, kiel kortoansero. Kaj pro tio la lokanoj nomas la birdon neĝa ansero. Dissekciado de la stomako de la nomita birdo montras, ke ili manĝas semojn, radikojn kaj florojn.