Bluflugila pito
El Vikipedio
La bluflugila pito (Pitta brachyura) el la ordo de paseroformaj birdoj kaj familio de pitedoj videblas en Hebej, Henan, Anhuj kaj Fuĝjan en Ĉinio, kaj ankaŭ en Hindio, Srilankao, Koreio kaj Japanio. Ĝi havas rigide mallongan voston kun longeco de 18-19 centimetroj. Ĝi estas bela birdo kun plumaro blua, nigra, ruĝa, bruna, verda, ĉamkolora kaj blanka. Ĝiaj brile bluaj plumoj sur la ŝultroj estas tre okulfrapaj, tial oni nomas ĝin bluflugila pito. Dum flugado la blankaj makuloj sur la flugiloj montriĝas klare. La gebirdoj havas saman koloron.
La bluflugila pito estas soleca kaj emas sin kaŝi. Ĝi ofte aktivadas unuope en densaj arbetaroj kaj herbaroj. Ĝi estas sprita kaj sagaca. Ĝi saltas, kun kuntirita kolo kaj kurbigita dorso, sinsekve kelkfoje, ĉiufoje pli ol unu metron. Sidante, ĝi de tempo al tempo etendas sian kolon por. rigardi ĉirkaŭen. Dum ekscitiĝo ĝi hirtigas plumojn kaj tremigas siajn flugilojn en palpebruma daŭro. Kiam ĝi atakas, ĝi bekas kun flugiloj supren levitaj kaj kolo etendita. Kaj kiam ĝi estas surprizita, ĝi fuĝas en herbaron kun klinita kapo. Ĝi manĝas ĉefe lumbrikon, helikon, araneon kaj aliajn animalojn. Ĝi flugas en rekta linio, sed ne alte nek longe. Gi ofte flugas tuj super la tero, aŭ flugas kun saltado. Ĝia fluga rapideco estas 40 kilometroj. hore. Ĝi kutime konstruas surtere aŭ sur branĉoj neston el branĉetoj, radikoj, folioj kaj musko. La birdino zorgas pri konstruado de nesto, kovado kaj nutrado de idoj. Ĝi kovas ĉiufoje 4-6 ovojn grizajn kun purpure brunaj makuloj. Kiam la birdino estas surprizita, ĝi havas kutimon ŝirmi la enirejon de la nesto per maldikaj branĉoj. Ĝia krio havas tri silabojn. Dum sezono de fekundiĝo ĝia krio similas al tiu de la kato. La bluflugila pito estas rara apreca birdo.