Blugorĝulo
El Vikipedio
Dosiero:Information-silk.pngBlugorĝulo Konserva statuso: Malplej zorgiga |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Luscinia svecica (Linnaeus, 1758) |
La blugorĝulo (Luscinia svecica) estas 14 cm-a birdo el muŝkaptuledoj, kun du subspecioj, la blankmakula kaj ruĝmakula blugorĝulo.
Bluan brustoplumaron havas nur la masklaj birdoj, dum printempo kaj kun nigra la ruĝbruna sub plumaro. La femalaj birdoj havas blankan brustan pluamron, kun malhela randostrio.
La vostobazo estas oranĝruĝa, la birdoj suprenstarigas, disetendas la vostajn plumojn.
La blugorĝulo kovas en Eŭrazio, Alasko, travintrumas en Afriko kaj suda Azio. Ĝi vivas en arbustaj, akvaj lokoj, marĉoj ks.
La blugorĝulo demetas 5-6 ovojn, jare dufoje. La idoj elkoviĝas post du semajnoj, la gepatroj aktive nutras ilin. La birdidoj forlasas la neston post 13 tagoj, sed ili tiam ne estas flugkapablaj.
Ĝi nutras sin per araneoj, insektoj.