Boragacoj
El Vikipedio
?Boragacoj | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Miozoto (Myosotis discolor)
|
||||||||
Biologia klasado | ||||||||
|
||||||||
|
||||||||
Multaj, vidu tekston |
La boragacoj (Boraginaceae) estas moltigaj plantoj (en kontinenta klimato) aŭ arboj, arbedoj (tropike). Ili havas foliojn (kaj tigojn) kun haroj, ofte rigidiĝantaj pro kalkiĝo aŭ silikiĝo tiel nomata en kelkaj naciaj lingvoj rasp-foliaj.
- Floroformulo: Ka(5)Ko(5)+A5G (2) ovario supre staranta
- Infloresko:cumo cincino
gravaj genroj kun konataj specioj:
- borago (Borago): specioj estas rigidharaj herboj
- blua borago Borago officinalis) unujara herbo kun ĉielbluaj, radformaj floroj, multe vizitataj de abeloj. Ornamplanto.
- simfito (Symphytum): specioj de simfito estas plurjaraj herboj kun maldika aŭ iukaze tuberoforma rizomo, ebenrandaj, ofte rigidharaj folioj pli-malpli sukerhavantaj, kun cincine kunmetitaj, tubkorolaj, ofte pendantaj floroj kaj kun kvarpartaj fendofruktoj. Vivas en malsekaj kampoj, arbaroj.
- ( Symphytum asperum) iuloke uzatas kiel furaĝplanto
- Symphytum officinale kuracplanto
- heliotropo(Heliotropium): specioj de heliotropo estas herboj aŭ arbedoj kun forte bonodoraj blankaj, purpur-violkoloraj floroj, kiuj turniĝas laŭ la suno. Ili estas ĝardene kaj subvitre kulturataj.
- Heliotropium peruvianum) uzatas en la parfumindustrio
- ekio (Echium): specioj estas unu aŭ plurjaraj herboj kaj arbedoj, precipe disvastigitaj en la mediteraneaj landoj, kun nesimetrie funelformaj floroj, aranĝitaj en ofte grandaj cumoj.
- Echium vulgare oftas en sekaj lokoj
- Pulmonario (Pulmonaria): specioj estas malaltaj staŭdoj kun ovolancetformaj, haraj folioj kaj kun funelformmaj, plej ofte ruĝaj aŭ blankaj floroj en cincinoj (pulmoherbo)
- Pulmonaria officinalis oftas en arbaroj kontinentaj, ĝi havas blankmakulitajn foliojn, ruĝaj florojn, kiuj bluiĝas post la florado. Kuracplanto.
- miozoto (Myosotis): specioj estas unu kaj plurjaraj herboj, el kiuj la plimulto havas bluajn, radformajn, kvinnombrajn florojn en cumoj. En la blua floro estas flavaj gorĝaj skvamoj (fornices) Ili vivas en arbaroj, marĉoj, agroj.
- neforgesumino
- Alcanna
- Alcanna tinctoria karakterizas la ebenajn, sablajn, kalkajn terenojn. Ĝi havas bluan floron, la rizomo enhavas ruĝigaĵojn.
- Lithospermium
- Lithospermium arvensi
- Onosma: en ties radiko enestas ruĝigaĵo
- Ankuzo Anchusa estas unu kaj plurjara herbo kun funelforma korolo kaj kun raspaj folioj, kiuj inspiris aludon al bovlango en nacilingvaj nomoj.
- cinoglosoCynoglossum unu-du aŭ plurjaraj pli-malpli haraj herboj kun starantaj tigoj kaj lancetformaj folioj (hundolango)
- Cynoglossum officinale malnova, malbonodora kuracplanto, el kies sekigitaj radikoj oni ricevas substancon por kontraŭtusaj piloloj.