Brad
El Vikipedio
Brad (hungare: Brád, germane:Tannendorf) estas urbo en Rumanio en la valo de rivero Crişul Alb norde de Deva (Rumanio). En 1910 ĝi havis 4272 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 16 180 (rumanoj, 2% hungaroj). Ĝi estas la centro de orminado. En la 19-a jarcento ĝi havis gimnazion en rumana lingvo. Ĝia unua mencio skribe estas en 1585. Ĝis 1919 apartenis al Hungario, (Hunyad vármegye). Administre apartenas al ĝi Mesteacăn, Potingani, Ruda-Brad, Ţărăţel, Valea Bradului.