Bruno Apitz
El Vikipedio
Bruno APITZ [bruno apic] (naskiĝis la 28-an de aprilo 1900 en Lepsiko, mortis la 7-an de aprilo 1979 en Berlino) estis germana verkisto.
La filo de laborista familio unue fariĝis stampilfaristo. Poste li laboris kiel librovendisto kaj aktoro. En la jaro 1927 li fariĝis membro de la Komunisma Partio de Germanio kaj li eklaboris kiel verkisto kaj ĵurnalisto ĉefe por la celoj de sia partio. Ekde 1933 Bruno Apitz pasigis plurajn jarojn de sia vivo en malliberejoj kaj faŝismaj koncentrejoj. Post la Dua mondmilito li restis en Germana Demokratia Respubliko GDR. Li laboris i.a. kiel dramaturgo kaj ekde 1955 li plene dediĉis sin al la verkado. Li mortis en Orienta Berlino.
La ĉefverko de Bruno Apitz Nackt unter Wölfen (Nuda inter lupoj) respegulas la spertojn de la aŭtoro en la koncentrejo Buchenwald. Ĝi gajnis internacian sukceson kaj aperis ankaŭ en Esperanto.
[redaktu] Listo de verkoj
- Nackt unter Wölfen (romano, 1958)
- Esther (rakonto, 1959)
- Der Regenbogen (romano, 1976)
- Schwelbrand (romanfragmento, eld. 1984)
[redaktu] En Esperanto aperis:
Nuda inter lupoj / Trad. de Karl Schulze. - Leipzig, 1974