Bruno Riefling
El Vikipedio
Bruno RIEFLING, norvego. Naskiĝis en la 8-a de oktobro 1895, mortis en la 22-a de decembro 1918. Studis filologion. Esperantistiĝis en 1912. Plej kapabla propagandisto kaj entuziasma esperantisto, kun idealista kredo je la mondlingva afero, laboris por Esperanto per artikoloj kaj paroladoj. Aŭtoro de Plena Lernolibro, 1918. Elektiĝis prezidanto de NEL 1918, nur 2 monatojn antaŭ sia morto.
Bruno RIFLING estis norvega studento de filologio, prezidanto de Norvega Esperantista Ligo dum la lastaj monatoj antaŭ ol li tragike mortis en 1918.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.