Cadarache
El Vikipedio
Geografio > Francio > Cadarache
Cadarache ([kadarAŝ']) estas relative malgranda loko en Sud-Francio en la departemento Bouches-du-Rhône, ĉ. 60 km nord-okcidente de Marsejlo. Ĝi mondkonatiĝis pro la tie troviĝanta atomesplora centro (Centre d'Etude Nucleaire) ĉe Saint-Paul-lès-Durance sur la orienta bordo de rivero Durance. Ĝi entenas ĉ. 450 konstruaĵojn kaj tie laboras ĉ. 5000 homoj.
La 28-an de junio en 2005, oni subskribis kontrakton en Moskvo, ke la loko por la internacia fuzia reaktoro estos en tiu esploradcentro. Tio signifas investon de 10 miliardoj da dolaroj kaj esploreblecojn dum 30 jaroj.