Camille Aymonier
El Vikipedio
EdE-A > Camille Aymonier
Camille Aymonier (emonje) (naskiĝis en la 17-a de septembro 1866 en Boujailles (apud Besancon- mortis en 1951) estis franca esperantisto.
Li laboris kiel prof. de liceo. Verkis dek francajn librojn kaj ankaŭ artikolojn pri literaturo kaj pri francaj verkistoj.
De 1900 multe laboris por propagando de Esperanto per paroladoj, artikoloj kaj libroj. Teoriisto kaj talentoplena gramatikisto, kies Metoda Kurso estas modelo. Skribis en diversaj Esperantaj gazetoj.
Membro de Lingva Komitato (1909) kaj de Akademio de Esperanto (1932).
[redaktu] Verkoj
- Parolado pri Esperanto (1902) - (kun Grosjean--Maupin)
- Cours méthodique d' Esperanto, kaj modela traduko (3 vol), (1909-10).
- Autour de l' Esperanto (1912)
- Réponse á des critiques (1909)
- Une langue vivante artificielle (1917)
- Histoire d'une Délégation (1915)
- Essai sur la dérivation comparée (1921)
- l'Esperanto, langue premiere de l'enseignement (1925)
- L. L. Zamenhof (1918)
[redaktu] Aldono al EdE
Laŭ Données généalogiques de la commune Les Fourgs, Doubs, Aymonier mortis en Bordeaux, 1951, kaj estis aŭtoro ankaŭ de Notre Village: Les Fourgs (1913). Li studis la lokan lingvaĵon de Fourgs.