Carl A. Lindhagen
El Vikipedio
Carl A. LINDHAGEN, svedo, urbestro (magistratestro kaj ĉefjuĝisto) de Ŝtockholm, socialdemokrata parlamentano. Nask. 17 dec. 1860 en S. En 1911 li metis la problemon de tutmonda lingvo al la decido de la sveda parlamento; revenis poste kun sia propono preskaŭ ĉiujare, de 1928 klare proponante E-n. Sekvo: en 1929, 1930, 1931 la parlamento voĉdonis sumon da 2900 kronoj por instruistaj kursoj de E. Li vizitis la UK en Danzig-Warszawa, 1927. Partoprenis la kurson de A. Cseh por svedaj parlamentanoj. Prelego dum la Somera Univ. 1934.