Carolinum
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio Prago > Malnova Urbo > Carolinum < Turismo
Carolinum (Železná ulice n-ro 541), altrespektinda ejo de la Karola Universitato. Origine domo de la monfaristo majstro J. Rothlev, aĉetita en la jaro 1383 de reĝo Venceslao IV kaj dediĉita al la Universitato. En gotika stilo konserviĝis arkadoj en la teretaĝo kaj la unika balkonkapelo. La frubaroka alikonstruo devenas el la jaro 1687, la fasado el 1718. Ekde la jaro 1934 oni esploras Carolinum laŭplane. Post 1945 komenciĝis la renovigo de la konstruaĵo sub gvidado de arkitekto prof. J. Fragner.