Ch
El Vikipedio
Skribarto > Skriboj > Alfabeto > Litero > CH
CH, antaŭminuskle Ch, minuskle ch, estas litero de (interalie) la Ĉeĥa kaj Kimra (4-a litero) alfabetoj kun la prononco [ĥ], ĝis 1994 ankaŭ konsiderata memstara litero en la Hispana (kie ĝi nun kutime enlistiĝas kiel c + h) kun la prononco [ĉ] kaj la nomo ĉe.
CH simple estas literigo de apudmetitaj C kaj H.
CH aperas post C en Ĉeĥa kaj Kimra aboco-sinsekvoj, kaj en malĵusaj Hispanaj vortaroj (en ĵusaj kiel Esperante, post ce).
CH estas uzata anstataŭ Ĉ en la H-sistemo.
ch estas simbolo de matematika funkcio hiperbola kosinuso.
ch estas laŭ normo ISO 639 lingva kodo de la Ĉamora lingvo.
CH estas laŭ normo ISO 3166 landokodo de Svislando.
.ch estas nacia domajno de la alta nivelo de Svislando.
CH estas kodo de provinco Chieti de Italio.
CH estas unu el registriloj de komputila procezilo 8086 kaj ĝiaj heredantoj.
2ch estas retforumaro en Japanio.