Charles Pichon
El Vikipedio
Charles PICHON (piŝon'), franco, literaturisto kaj ĵurnalisto. Naskiĝis en la 17-a de oktobro 1893 en Saumur. De 1908 propagandis Esperanton inter la junuloj. Fondis la Francan Federacion de Junaj Esperantistoj, kaj ties organon, la gazeton „juneco“. Kunlaboris en „La Revuo“, „Juneco“, k. a. Direktis la gazeton de la Deka Kongreso.